dwww Home | Manual pages | Find package

HELP2MAN(1)                     Uzant-komandoj                     HELP2MAN(1)

NOMO
       help2man - generas simplan man-paĝon

RESUMO
       help2man [MODIFILO]... PLENUMEBLAĴO

PRISKRIBO
       'help2man' generas man-paĝon el eligoj de '--help' kaj '--version'.

       -n, --name=ĈENO
              priskribo por la alineo NAME (NOMO)

       -s, --section=SEKCIO
              sekci-numero por man-paĝo (1, 6, 8)

       -m, --manual=TEKSTO
              nomo de la manlibro (Uzant-Komandoj, ...)

       -S, --source=TEKSTO
              fonto de la programo (FSF, Debian, ...)

       -L, --locale=ĈENO
              elekti lokaĵaron (aprioras "C")

       -i, --include=DOSIERO
              inkluzivigi materialon el 'DOSIERO'

       -I,  --opt-include=DOSIERO  inkluzivigi  materialon  el 'DOSIERO' se ĝi
              ekzistas

       -o, --output=DOSIERO
              sendi eligon al 'DOSIERO'

       -p, --info-page=TEKSTO
              nomo de manlibro Texinfo

       -N, --no-info
              formeti referencon al manlibro Texinfo

       -l, --libtool
              forviŝi la 'lt-' el la program-nomo

       --help montri tiun ĉi helpon, kaj eliri

       --version
              montri versio-numeron, kaj eliri

       PLENUMEBLAĴO devas akcepti  modifilojn  '--help'  kaj  '--version'  kaj
       eligi al ĉefeligujo kvankam alternativoj povas esti indikataj uzante:

       -h, --help-option=ĈENO
              help-elektila ĉeno

       -v, --version-option=ĈENO versi-elektila ĉeno

       --version-string=ĈENO
              versia ĉeno

       --no-discard-stderr
              inkluzivigi ĉeferarujo dum analizado de elektil-eligo

       Raportu program-misojn al <bug-help2man@gnu.org>.

       Kopirajto  (C)  1997,  1998,  1999, 2000, 2001, 2002, 2003, 2004, 2005,
       2009, 2010, 2011, 2012, 2013,  2014,  2015,  2016,  2017,  2020,  2021,
       2022Free  Software  Foundation,  Inc.   Tio ĉi estas libera programaro;
       rigardu la fontkodon por kopi-kondiĉoj. Estas NENIU garantio; eĉ ne por
       MERKATIGEBLO aŭ TAŬGECO POR SPECIFA CELO.

INKLUZIV-DOSIEROJ
       Kroma  materialo  povos  esti  enmetata  en  la  generota  eligo per la
       elektiloj --include kaj --opt-include La formo estas simpla:

           [sekcio]
           teksto

           /ŝablono/
           teksto

       Pecoj de netuŝita teksto *roff  estos  enmetataj  en  la  eligo  en  la
       komenco  de  la  donita  [sekcio]  (iu  ajn  uskleco),  aŭ  post alineo
       kongruanta al /ŝablono/.

       Ŝablonoj uzas la  sintakson  de  regul-esprimoj  Perl  kaj  povas  esti
       sekvataj de la modifiloj i, sm (konsultu perlre(1)).

       Linioj  antaŭ  la  unua  sekcio  aŭ  ŝablono  komencantaj per '-' estas
       traktataj kiel modifiloj.  Ĉio alia estas  silente  preteratentata  kaj
       povas esti uzata por komentoj, ŝlosilvortoj RCS kaj simile.

       La sekci-eliga ordo (por tiuj enmetitaj) estas:

           NOMO
           RESUMO
           PRISKRIBO
           ELEKTILOJ|MODIFILOJ
           alia
           MEDIO
           DOSIEROJ
           EKZEMPLOJ
           AŬTORO
           RAPORTO DE PROGRAM-MISOJ
           KOPIRAJTO
           KONSULTU ANKAŬ

       Iu  ajn  sekcio  [NOMO][RESUMO]  aperantaj en la inkluziv-dosiero
       anstataŭigos kion ajn estus aŭtomate  produktite  (kvankam  vi  ankoraŭ
       povas preterpasi la NOMOn per --name se bezonate).

       Aliaj sekcioj estos antaŭmetataj al la aŭtomate produktota eligo por la
       normaj sekcioj montrataj supre, aŭ inkluzivataj ĉe alia (supre) laŭ  la
       ordo kiel ili estis trovataj en la inkluziv-dosiero.

       Almeto  de  teksto en la sekcion povas esti malimplice petata uzante la
       sintakson [<sekcio], [=sekcio] aŭ [>sekcio] por meti la kroman  tekston
       antaŭ, ĉe, aŭ post la ordinara eligo, respektive.

DISPONEBLECO
       La lasta versio de tiu ĉi eldono disponeblas retkonekte el:

           ftp://ftp.gnu.org/gnu/help2man/

AŬTORO
       Verkita de Brendan O'Dea <bod@debian.org>

KONSULTU ANKAŬ
       La  kompleta  dokumentaro  por  help2man  estas  tenata  kiel  manlibro
       Texinfo.  Se la programoj info kaj help2man estas ĝuste  instalitaj  en
       via sistemo, la komando

              info help2man

       devos doni al vi aliron al la kompleta manlibro.

GNU help2man 1.49.3                 2022-12                        HELP2MAN(1)

Generated by dwww version 1.15 on Mon Jul 1 04:56:14 CEST 2024.